Ĝeneralaj Informoj

Disdonado de propagandiloj kaj informiloj
La
Universala Kongreso estas la plej bona okazo por informi la movadan
publikon pri specialaj agadoj de via faka asocio, por reklami novan eldonaĵon
aŭ revuon, aŭ donacon al ĉiuj kongresanoj; por anonci iun renkontiĝon, kursaron,
varon. La plej efika maniero estas enmeti informilon en la dokumentujon, kiun
ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo estas aparte pagenda kaj necesas peti
permeson de la Estraro de UEA por la disdonado. Neniu rajtas distribui
dokumenton en la kongresejo sen permeso de la Estraro.
 

Salonmendoj kaj standoj (budoj)
Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevas mendilon por havi salonon por sia
kunveno dum la UK, se ili tion bezonas. Salonmendoj devas atingi la Centran
Oficejon  ĝis la 31-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas
malprioritate kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon.
Salonon por kunveno ne
povas mendi individuo (ekzemple por prelego) sed nur asocioj.
Se via asocio ankoraŭ ne ricevis la mendilon, bonvolu peti ĝin ĉe la konstanta
adreso trovebla piede de ĉi tiu paĝo. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj
aŭ grupoj, kiuj volas aparte efike informi kongresanojn, disdoni broŝurojn, kolekti
kotizojn k.s., povas mendi standon dum la kongreso. Tiujn budojn oni ne rajtas uzi
por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.

Kongresa Libroservo
La Universala Kongreso estas okazo ankaŭ por aktualigi sian bibliotekon,
aĉetante en la plej riĉa Esperanto-vendejo de la jaro: la Kongresa Libroservo.
Multaj novaj libroj, interalie el la kongreslando mem, estos unuafoje lanĉitaj en la
Kongresa Libroservo, en kiu plurajn titolojn eblos aĉeti ankaŭ kun speciala rabato.
La Kongresa Libroservo havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn
esperantaĵojn dum la UK.
Se vi au via socio volas vendigi viajn eldonaĵojn, necesas
ke vi ofertu ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antau la
kongreso.

Pagmanieroj
Estas diversaj kontoj kaj manieroj, per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn
mendojn. Elektu tiun, kiu estas por vi la plej oportuna kaj plej malmultekosta
(tamen bonvolu noti ke la plej sekura kaj rapida estas poŝta au banka monĝiro).
Se vi mendas proksime al la limdatoj bonvolu ankaŭ noti ke pagotaj poŝtaj kontoj
ekster Nederlando (Germanio, Svedio k.s.) povas foje daŭri eĉ unu monaton.
Nepre konsideru malfermon de Konstanta konto ĉe UEA ĉar tio havas plurajn
avantaĝojn.
Bonvolu ĉiam sendi pagojn  kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco. Kotizojn kaj
donacojn al la bonfaraj kasoj oni prefere pagu al la landa peranto (vidu la liston de
la oficialaj perantoj).

Pagojn por loĝigo, ekskursoj, bankedo kaj flugbileto faru rekte al Universala
Kongreso de Esperanto en unu el la jenaj manieroj:
- poŝta ĝirokonto nederlanda konto 62 73 37 je la nomo de Universala Kongreso
  de Esperanto en Rotterdam
  IBAN kodo:NL96INGB0000627337
  BIC-kodo:INGBNL2A
- banko: per banka ĝiro al konto 42.69.01.444 je la nomo de Universala Kongreso
  de Esperanto ĉe ABN-Amro
Bank, Rotterdam.
  IBAN-kodo NL86ABNA0426901444
  SWIFT(BIC)-kodo: ABNANL2A
- UEA-konto: personoj kun sufiĉa bonhavo ĉe UEA povas sendi mendilojn kaj peti
  debeton al sia persona konto
- Monbiletoj: oni povas sendi monbiletojn (en € au valuto  ŝanĝebla al €) al la
  konstanta adreso, prefere en registrita koverto
- Al unu el la poŝtĉekkontoj de UEA:
  Belgio 000-1631831-97
  Germanio 3182 91 509   BLZ 370 100 50 Köln
  Svedio 74374-0
  Svislando 12-2310-0
- Se vi pagas per banka ĉeko, sendu ĝin al la konstanta adreso

Kreditkartoj
Eblas ankaŭ pagi per kreditkartoj  kaj American Express, Visa, Eurocard aŭ
Mastercard, indikante la numeron de la karto, la daton ĝis kiu ĝi validas, kaj la
3-ciferan kontrolnumeron surdorse de la kartoj (CVC-numero). En tiu kazo la
pagata sumo tamen devas esti plialtigita per per 5% pro administraj kostoj, tiel
por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.

Asekuro
La kongreskotizo inkluzivas nenian asekuron. Necesas do, ke ĉiu aliĝinto zorgu
mem pri taŭga asekuro ekzemple kontraŭ akcidento kaj malsano dum la kongreso.
La kongreso ne repagas mendojn (ekzemple por loĝado, ekskursoj, bankedo), se
la malmendo venas post la citita limdato. Ĉar temas pri relative grandaj monsumoj
estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno. Pri tio konsultu vian
kutiman asekuriston.

Vizoj
Al ĉiuj, kiuj bezonas vizon, LKK povas helpi, kondiĉe ke oni sendos siajn
personajn informojn maksimume kvin monatojn antaŭ la kongreso. La
ministerio pri eksterlandaj aferoj postulas liston de la landoj, el kiuj venos la
kongresanoj. Prefere sendu ankaŭ indikojn pri la ambasadejo/konsulejo en la
lando, en kiu vi petos vizon.

Kontaktinformoj

Centra Oficejo de UEA, kongresa Administracio
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel. + 31 (0)10 436 1044, (+31 (0)10 436 1751
N.B. Pri ĉiuj aferoj bonvolu korespondi nur kun la CO kaj neniam kun la LKK.
LKK-anoj ne povas trakti individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.
Retpaĝo: http://www.uea.org/kongresoj