Kongresa Urbo
Komerco dum
miljaroj
Antaŭ 1000 jaroj la nuna Kopenhago estis nur
eta komerca placo inter marĉaj
strandoj, ŝirmata de
kelkaj malaltaj insuletoj. Ĉi tie oni vendadis haringojn
kaj
ŝipveturadis al Skanio.
La urbo de la episkopo
Kopenhago
jam de pli ol 1000 jaroj estas
kadro ĉirkaŭ vivo kaj komerco ĉe la Sunda
marbordo. La urbo ĉiam estis kaj daŭre
estas malferma al
influoj de ekstere:
de
eksterlandaj komercistoj, metiistoj
kaj artistoj. Militoj en malproksimaj landoj
kaj landoj ĉirkaŭ Danio
ankaŭ
influis Kopenhagon.
Alternantaj potenculoj dominis
la urbon
kaj
decidis pri ĝi.
En la
1100-aj jaroj "Havn" (Haveno),
kiel tiam nomiĝis la urbo, akiris ĉiam pli da
signifo, kaj la urbo estis fortikigita per remparo.
La katolika eklezio
starigis
katedralojn en
Roskilde kaj Lund. La malgranda komerca placo meze
inter la du
urboj tiamaniere
ekhavis centran trafikan kaj komercan rolon.
Absalon kiel
urbmastro/urbestro
Ĉirkaŭ la jaro 1160
la reĝo Valdemar la
Granda transdonis Kopenhagon al la
episkopo de Roskilde, Absalon. Aliaj
urboj de la regno havis la reĝon
kiel
mastron, dum la urbeto "Havn" – poste
nomota "Købmannehavn", t.e. haveno
komercista - ricevis kiel mastron/urbestron
la episkopon de Roskilde.
Dum
la sekvaj jaroj la urbo dekobliĝis. Preĝejoj kaj monaĥejoj estis
fonditaj. La
ekonomio de la urbo floris per la enspezoj de la giganta
haringo-fiŝkaptado, kiu
provizis grandan parton de la katolika Eüropo
per salitaj haringoj por la fasta
tempo.
Hodiaŭ ĝi estas unu el la plej ĉarmaj urboj de Eŭropo, moderna metropolo,
grandskale favorata de la internaciaj kulturaj avangardoj kiuj daŭre
emfazas la
elstarecon de Kopenhago kaj ĝian atmosferon.
Reĝa urbo
Kopenhago estas la hejmo de la plej aĝa monarkio de la mondo, kaj la
danaj reĝoj
lasis siajn signojn en la urbo dum 1000 jaroj.
La
plej entreprenema reĝo estis
Kristiano la 4-a (1577-1648). Ankoraŭ
hodiaŭ, post 400 jaroj la urbo atestas pri lia
grandega konstruemo. La
kastelo Rosenborg (kie troviĝas la kronjuveloj), la
Borso (Børsen), la
Ronda Turo (Rundetårn) estas kelkaj el la plej imponaj
konstruaĵoj.
La nuna reĝino Margrethe la 2-a, kiu reĝas de la jaro 1972, estas la rekta
posteulo de
la vikinga reĝo Gorm la Maljuna. Kopenhago estas la reĝa
urbo jam
de la jaro
1417, kaj la reĝa familio loĝas en la palaco de
Amalienborg, kies 4
konstruaĵoj,
kiuj ĉirkaŭas la okangulan placon,
estas la plej bela ekzemplo de
dana rokoko-stilo.
5-paĝaj
teksto pri Kopenhago, preta
por elprinti.
Pliaj turismaj informoj, klaku
ĉi-tie |